La Malĵaluzo de Klorinda
La violonĉelistino Klorinda, bela admirata laŭdata estrino de la mondfama arĉokvarteto “Kanalis”, descendis de la jeta ŝtupareto. Neniu fotoraportisto atendis ŝin. Ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo kaj abunda skarpo. La muzikistino skrupule zorgas por gardi sian brilan profesian aktivecon nete apartigita disde sia sekreta amor-vivo. Jam de ses jaroj ŝi estas la pasia amantino de Tankredi: belstatura, muskola viro, vegetarano, arda amanto, sed modesta bastubjisto en urbeta bando. Neniu en la mondo povus tion imagi. Nur nun, post ses jaroj, ĝena epizodeto enigis la unuan makuleton en tiun perfektan amor-rilaton. Jen kial Klorinda descendas laŭ la jeta ŝtuparo rapide, sed ne tiel gaje-pimpe kiel kutime. Ĉi-foje ŝin ne atendas malsupre la bela Tankredi. Ĉi-foje ŝi alvenas tute neanoncite. Eĉ al la koleginoj de la arĉokvarteto ŝi vorton ne diris. Ĉi-foje temas pri strikte persona solvenda afero. Ŝia alveno estos surpriza donaco por la amato. ...