Kial ne?

Tiu ĉi estas simpla penso, pri la vivo kaj la amikeco.
Pri la ŝanĝo de mondo kaj la sameco.

Kial ne pensi pri ĝi? pri la ebleco de pli sonĝa, viva, ama, kolora mondo kie ne nur ni parolu neŭtralan lingvon, kie la valoro de la scio estu pli alta ol la mono. Mi pensas pri kial ne eklabori ne nur pro Esperanto sed ankaŭ pri sia ideo, pri paco, amo kaj amekeco, ekde ne nur nia belega kaj amata lingvo sed ankaŭ ekde la naskiĝa kiu ankaŭ mi amas.

Mi estas unu el la multaj kiu amas lerni lingvojn kaj certe inter Esperantistoj tiu estas kutima afero. Do, kial ne diskonigi ajnlingve la ideon sen antaŭparoli pri Esperanto al la aliaj? Mi verkinte pri amo sen esti amata, nun mi verkas pri amo kiel amata kaj amanta ne nur de virino sed pri muziko, poemoj, verkoj, floroj, kulturo, naturo... Kaj tiel mi povas sekvi sed estas pli bone montri je la vojo.

Kial ne eki kune kun mi? 😉

Comentarios

Entradas más populares de este blog

Oración al Odio

La vida es el futuro

Invictus