Sen vi, do kio?
Sen la lumo mi ne vidus, sen
la okuloj lumo por kio?
Sen
la menso ne penso, sen la penso kie libereco?
Sen
la floroj ne beleco, sen koloroj, floroj por kio?
Sen
vi nenio, sen amo, ĉu inter ni io?
Sen
muziko ne trankviliĝo, sen bruo aŭskulto por kio?
Sen
leguloj ne leteroj, sen poemoj, ĉu vivo?
-Jw-
Comentarios
Publicar un comentario